Kio estas "Blågula Frågor"?

Blågula Frågor estas malgranda organizo, kiu celas informi kaj partopreni en la debato pri migrado kaj aliaj politikaj demandoj, gravaj por la estonto de Svedio. Nia aktiveco estas cxefe publikigo de revuo kaj prizorgado de cxi tiu pagxo interrete.

La nomo signifas, en rekta traduko, "blu-flavaj demandoj", kie la du koloroj alludas la svedan flagon. Kio signifas ke ni povas esti nomataj iuspeca naciista organizo. Kio invitas al miskomprenoj...

Kelkaj pagxoj interrete listigas nin kiel "dekstre ekstrema", "rasista" kaj ecx nazia organizo. Ni asertas ke tio malveras...

La du cxefrolantaj personoj en Blågula Frågor - Jan Milld kaj Anders Sundholm - ambaux havas maldektran kaj krome pacifistan estinton. Kaj diference de multaj aliaj entuziasmaj maldekstruloj el al sesdekaj jaroj ni ne sxangxis niajn bazajn konvinkojn cxar la politika vento komencas blovi alidirekten. Ni ankoraux aligxas al konvinkoj pri demokratio, egaleco, justeco, internacia solidareco kaj la neceso je iugrada sta planado.

Sed aligxo al "egaleco" kaj "internacia solidareco" ne devigas nin favori nekontrolitan migradon! Egaleco ne povas signifi la reajto por iu ajn vivi ie ajn kaj esti vivtenata de la impostpagantoj de la koncerna lando.

Krome rimedoj estas limigitaj kaj la plej bona maniero montri internacian solidarecon ne estas akcepti amason da enmigrantoj - inter kiuj malmultaj havas ian estinton kiel politikaj aktivuloj.

Kaj kio ajn estu la vojo por Svedio gxia propra popolo devas iamaniere esti inkludata. Pretervidi la opiniojn de la svedoj - kio estas nun farata de la potenc-elito en amaskomunikiloj, registaro kaj parlamento - certe ne signifas montri "respekton". Vorto kiu tiu potenc-elito alie abunde uzas. Estas tiom da hipokritado, ekzistas abismo de frenezo!

Cxiuokaze, revenante al la akuzoj pri dekstrismo:

ni ne povas venigi en niajn kapojn, ke nur pro tio ke ni vidas la realon, kun gxiaj problemoj kaj dilemoj, ni devas rezigni niajn bazajn ideojn pri justeco ktp! Aserti tion signifus diri ke vi devas fermi viajn okulojn kaj malsxalti vian cerbon por povi firmteni al maldektraj valoroj cxi-monde, cxu ne?

Ni opinias:

1. Provu akiri la faktojn, vidu la situacion kiom eble klare, klarigu vian veron.

2. Provu fari la plejeble bonan el la situacio.

La mondo certe nun sin trovas antaux gravajn problemojn, kun logxantaran eksplodon kaj median polucion. Sed la solvo al tio neniam povas esti ke la popoloj de Afriko kaj Azio migras al Euxropo. Kompreneble ne! Cxiu popolo devas respondeci por la estonto de sia propra lando.

Svedio dum la lastoj 15 jaroj donis konstantajn restadpermesojn al duonmiljono da homoj. Por malgranda lando kiel nia, krome alrigradante altan senlaborecon kaj gravajn ekonomijn problemojn, tio estas pli ol ni kapablas. Blågula Frågor opinias ke migrado devas esti limigita, pli efike ol gxis nun okazis.

Samtempe ni opinias ke tiuj migrintoj, kiuj venis jam al Svedio kaj restos cxi tie devas farigxi parton de nia socio. Iliaflanke ili devas montri ambicion asimiligxi, sociflanke ili devas renkonti malferman sintenon. La tipo de "naciismo" kiu pledas Blågula Frågor estas inkluziva, ne ekskluziva.

Nia sveda sperto estas ke jxurnalistoj gxenerale, kaj amakomunikiloj, ne povas esti fidataj. Alarme ofte ili dedicxas sin al misfamigo de aliopiniantoj kaj falsinformado de la publiko - ne al konstruktiva dialogo kaj honesta informado.

Cxi tio venigas nin al la Nacia Fronto de Francio. En svedaj komunikiloj Le Pen kaj NF ne povas esti menciitaj - ne unufoje - se la epiteto "dektre ekstrema". Sed neniam iam ili ecx provas klarigi kio signifas tiu vorto! Kiamaniere Le Pen staras dekstraflanke? Kiel lia partio estas "ekstrema"?

Ni sincere volas scii. Sed komunikiloj ne helpas al ni. Nur kiel ekzemplo.

Do, ni konkludo estas la jena: lasu nin - demokrataj naciistoj el deversaj landoj - uzi interreton por intersxangxi faktojn kaj informojn, vidpunktojn kaj opiniojn.

Demokrataj naciistoj el cxiuj landoj - unuigxu!